Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Krimuloj kaj juĝistoj

En ĉi tiu kategorio estas 52 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 958

Juĝisto: „Akuzito, ĉu vi estis iam punita?“
„Jes, antaŭ dek jaroj.“
„Kaj kion vi faris ĝis nun?“
„Mi estis do arestita!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 959

„La mono kapablas ŝanĝi vivmanieron de homo.“
„Jes, precipe, kiam li malkaŝas kiel li gajnis ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 960

Juĝisto: „Akuzito, kial vi edziĝis al du virinoj?“
La akuzito: „Mi aĉetis kabanon kun granda ĝardeno kaj poste mi konstatis, ke unu edzino ne kapablos prizorgi ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 961

Advokato: „Sinjoro Novák, kial vi deziras eksedziĝi kun via edzino?“
„Ĉar profetistino profetis al ŝi, ke ŝi frue vidviniĝos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 962

Vokas arestito fraŭlinon tra kradita fenestro: „Fraŭlino, ĉu vi havos tempon post 6 monatoj, la 24-an de aprilo 2009 je la dekkvara?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 963

Juĝisto: „Akuzito, se vi diros al ni, kie estas kaŝita la rabita mono, vi ricevos malpli altan punon.“
„Sed tio estas ĉantaĝo, sinjoro juĝisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 964

Juĝisto: „Akuzito, kial vi ne redonis oran ringon, trovitan en parko?“
„Ja sur ĝi estis skribite – por ĉiam via.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 949

Avinjo skribas: „Alveturigu al ni la infanojn por ferioj. Mi tre ĝojas. Kaj ne forgesu alporti kun ili grandan kvanton da medikamentoj kontraŭ kapdoloro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 950

Viro en trajno rimarkas ke en lia poŝo havas manon ŝtelisto. Tiu elturniĝas:
„Pardonu, mi pensis ke tio estas mia poŝo. Ni havas similan pantalonon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 951

Ĉe tribunalo: „Akuzito, kial vi tiel terure ebriiĝis?“
„Pro memdefendo. Atakis min soifo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj