Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Krimuloj kaj juĝistoj

En ĉi tiu kategorio estas 52 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 970

Juĝisto: „Akuzito, kial vi prirabis dufoje la saman vendejon?!“
„Ĉar tie oni havis surskribon: Se vi estos ĉe ni kontentaj, vizitu nin denove.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 971

Juĝisto: „Akuzito, ĉu ekzistas iu mildiga cirkonstanco, kial vi faris enrompon en tiun aŭton?“
„Jes ja, tiu aŭto estis parkita tuj antaŭ tombejo kaj mi opiniis, ke la posedanto mortis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (4 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 972

Ĉe tribunalo: „Mi falis en tiun vitrinon ne tial, ĉar mi estis ebriiĝinta, sed post vangofrapo de iu fraŭlino, al kiu mi maldece ekkriadis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 973

Arestito, kondamnita por dek jaroj, forkuris kaj haltis hejme. Lia edzino ektimis: „Dio mia, ĉu estas jam la jaro 2019?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 974

Kiom estas 2 plus 2?
Inĝeniero: „Tio estas precize 4,0000000.“
Ekonomiisto : „Tio estas io inter 3 kaj 4, sed mi ne certas.“
Juristo: „Kiom vi deziras, ke tio estu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 975

„Oni ŝtelis vian aŭton kaj vi eĉ ridas pri tio?“
„Jes ja, certe ke mi ridas, en ĝi ja estis ankaŭ mia bopatrino!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 954

Ekzekutisto kondukas kondamniton al ekzekuto. Pluvas, furiozas vento, hajlas. La kondamnito diras: „Kia malbonega vetero!“
La ekzekutisto: „Feliĉa vi! Sed mi devas en tiu veteraĉo reveni!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 955

Esploristo, alvokita en loĝejon, kie okazis rabatako: „Antaŭ ĉio ni deprenos fingropremaĵon.“
Sinjorino nekuraĝe: „Mi ne scias, antaŭ mallonga tempo mi banis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 956

Tribunalestro al malliberulo, kiu forkuris el malliberejo: „Kial vi forkuris?“
„Mi deziris edziĝi.“
„Vi havas strangan koncepton de libereco!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 957

Juĝisto: „Akuzito, hontu! En tia maljuna aĝo ankoraŭ ŝteli televidilon!“
„Estimata juĝisto! Dum mia juneco televidiloj ankoraŭ ne ekzistis!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj