Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 140 tekstaj ŝercoj.
Bedaŭroj de kuracisto
- Mi tiom hontas, mi seksumis kun unu el miaj pacientoj...
- Hej, ne tiom gravas, ĉiu kuracisto certe jam faris tion!
- Sed mi estas bestkuracisto...
Ŝerco 1881
Ŝerco 1874
-Atentegu dum la operacio, ĉar se io malbone sukcesos, kaj Dio ne donu mi mortos, tiam via bopatrino iĝos solulino, verŝajne ŝi transloĝiĝos al vi.
Fonto: NATURISTA VIVO N-ro 121 (1/2016)
Ŝerco 1834
– Tre doloras la gorĝo la ĉevalon.
– Nu, kaj?
– La veterinaro preskribis duonpoteton da pulvoro. Li donis ankaŭ gumtubon por meti ĝin en la buŝon de la ĉevalo, kaj tra ĝi mi blovu la pulvoron en la gorĝon de la ĉevalo.
– Nu, kaj?
– Antaŭ ol mi, blovis la ĉevalo!
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ
Sendoloriga dentkuracisto
„Estas nur mensogo, ke li estas sendolora. Li enmetis siajn fingrojn en mian buŝon, kaj kiam mi mordis lin, li kriegis same kiel ĉiuj aliaj!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY
Vera rakonto el radioelsendo
- Tutcerte, dank' al via sukceso, vi povis eliri el viaj socialaj kondiĉoj, ĉu ne?
- Ho jes, mi eskapis iĝi kuracisto... kiel mia patro, aŭ kiel miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj iu eĉ kirurgo!
Fonto: La KancerKliniko n° 141
Kiel bebo
Kuracisto: "Do, ni rigardu. Bonvolu senvestiĝu… Nu, vere, kiel bebo: 50 cm kaj 3 kg!"
Vizito ĉe urologo IV
-Vi devas nepre ĉesi sinmasturbi.
-Kial?
-Ĉar tiel mi ne povas ekzameni vin!
Ulo ĉe seksologiistino
"Montru… Jes, tio estas karto de via medicina asekuro. Kion mi povas fari por vi?"
"Mi ne povas atingi erekton."
"Bone, senvestiĝu kaj ni rigardu."
Ŝi sperte umas kun lia peniso kaj ĝi tuj erektiĝas.
Li diras: "Pardonu, mi mise priskribis tion. Fakte mi ne povas atingi orgasmon."
Do ŝi denove umas kun la peniso kaj la ulo baldaŭ orgasmas.
Ŝi: "Kion ĉi-tio signifas?! Vi tuj povus seksumi kun ĉiuj putinoj el la amor-strateto!"
"Sed tie oni ne akceptas ĉi-tiun karton…"