Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 140 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1070

Kuracisto: „Kiel vi fartas?“
Paciento: „Malbone, gustas al mi eĉ ne tio, kion vi malpermesis al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1071

„Tiu sklerozo estas terura afero. Kio okazis antaŭ dudek jaroj, mi memoras precize, kaj kion mi deziris diri al vi antaŭ dek minutoj, mi ne povas rememori.
„Ne gravas, vi diros tion al mi post dudek jaroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1072

Paciento: „Ĉiuvespere mi renversiĝadas de flanko al flanko kaj ne povas ekdormi. Kion mi faru?“
Kuracisto: „Provu kuŝi trankvile.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1073

Flegistino tuŝas atenteme pacienton kaj mallaŭte diras al li:
„Vekiĝu, ni nun opercios vin, do ni devas dormigi vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1074

Paciento post operacio de cekumo: „Sinjoro doktoro, ĉu vi ne difektis mian voĉon?“
„Kia ideo! Kial vi opinias tion?“
„Mi estas ventroparolisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1075

Flegistino flustras al kuracisto en diagnozejo: „Atentu tiun ĉi pacienton.
Li estas vegetarano kaj pasintfoje li englutis ĉi tie kvin lignajn spatelojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1076

Surskribo sur la pordo de amulanco:
„PACIENTOJ KUN LA INFLAMO KAJ ŜMIRMONO HAVAS PRIORITATON“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1077

„Sinjoro doktoro, nia apotekisto konsilis al mi...“ komencas nekuraĝe sinjoro N.
„Do! Unue vi interkonsiliĝas kun via apotekisto! Kaj kiun stultaĵon via sinjoro apotekisto konsilis al vi?“
„Ke mi iru al vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1078

Ĉe dentisto: „Sinjoro doktoro, vi elŝiris ja malĝustan denton.“
„Jes, sed mi estas jam proksime.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1056

Kuracisto: „Kiel efikas tiuj pulvoroj, kiujn mi preskribis al vi por dormo?“
„Tre bone! La edzino post ili dormas tiel profunde, ke ŝi ne vekiĝas eĉ kiam mi revenas el drinkejo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj