Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 140 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 998

„Sinjoro doktoro, kion vi faras, kiam vi havas neniujn pacientojn?“
„Mi murdas la tempon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 999

Kuracisto, pasia ĉasisto, revenis el arbaro hejmen kaj lia edzino demandas: „Kiel vi sukcesis?“
„Unu leporo kaj tri novaj pacientoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1000

Post operacio vekiĝas paciento el narkota stato kaj aŭdas, kiel kurcisto laŭdas: „Operacio sukcesis, sangpremo kaj pulso estas nomalaj.“
Paciento: „Tio ĝojigas min, ke mi povas morti tiel sana.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1001

„Petro ankoraŭ longe restos en la malsanulejo.“
„Ĉu lia malsano estas tiom grava?“
„Fakte ne, sed mi vidis la flegistinon, kiu deĵoras tie nokte.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1002

Haŭtkuracisto: „Fraŭlino, ĉi tie helpos nur razado kaj tiuj ruĝaj makuloj malaperos.“
Fraŭlino ektimante: „Tio estas terura, ĉu mi devas razi min?“
„Vi ne, sed via amanto devas razi sin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1003

Kuracisto: „Kiam vi pagos al mi por la kuracado?“
Paciento: „Fakturon sendu al mia patro.“
La kuracisto: „Kial al la patro?“
La paciento: „Vi ja diris, ke mia malsano estas hereda.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1004

Kuracisto miras: „Kial vi tiom dikiĝis?“
Pacientino: „Ĉiam, post kiam ni kverelas, edzo aĉetas al mi grandan ĉokoladon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1005

Kuracisto: „Antaŭ ĉio vi devas ĉesi trinki alkoholaĵojn kaj ne fumi.“
Paciento suspekte: „Ĉu ĉi tie estis antaŭ mi mia edzino?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1006

En diagnozejon enkuris kvarpiede paciento kaj mordis seĝpiedon. Kuracisto karesis lin surkape kaj diris: „Ĉi tie estas okulsekcio. En nervosekcion vi devas iri simuli unu etaĝon pli supren!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1007

Usona paciento diras al sia kuracisto:
„Diru al mi puran veron, sinjoro doktoro. Mi estas preparita je ĉio.“
„Do bone. Mil tricent dolarojn!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj