Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 140 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1055

Kuracisto en sanitara konsultejo: „Mi ne sentas min bone, flegistino. Sed mi ne scias, ĉu mi estas malsana aŭ hipoĥondro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1040

Klientino en vestaĵvendejo: „Mi bezonas veston minimume je du numeroj pli grandan, por ke kuracisto kredu al mi, ke mi sekvas dieton.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1041

„Sinjoro doktoro, kion fari, kiam dormopiloloj ne efikos?
„Poste vi devos la tutan vesperon rigardi televidon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1042

En kurso de la unua helpo: „Laŭ kio vi ekkonas, ke iu dronas?“
„Laŭ tio, ke li banas sin vestite.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1043

„Sinjoro doktoro, mi dankas al vi, ke vi kuracis mian megalomanion. Ekde tiu ĉi tempo mi estas ega, ideala, eĉ fenomena modelego de modesteco.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1044

Kuracisto al pacientino: „Ĉi tie mi skribis al vi recepton.“
„Sinjoro doktoro, ĉu ankaŭ vi ŝatas kuiri?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1029

Kuracisto: „Kion? Kvin jarojn edziniĝinta kaj daŭre sen infanoj? Malvestiĝu!“
Pacientino honteme: „Ho ne, sinjoro doktoro, la unuan infanon mi dezirus havi kun mia edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1030

Kuracisto: „Vi devas rezigni kafon, fumadon, virinojn, alkoholon, kaj ĉion, kio kolerigas vin.
Paciento: „Plej multe kolerigas min viaj paroloj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1031

Kuracisto: „Vi devas manĝi multe da fiŝo, ili enhavas fosforon.“
Paciento: „Sed mi deziras saniĝi, ne lumi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1032

En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
„Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?“
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo nova anonco:
„Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj