Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 140 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1022

Kuracisto: „Ĉu helpis al via fileto tiuj piloloj?“
Juna patrino: „Tute jes, li ruligas ilin dum la tuta tago sur kapkuseno kaj ne ploras.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1023

Paciento en hospitalo: „Flegistino, mi neniel povas ekdormi, ĉu vi havas ĉi tie iun pacientinon kun sama problemo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1024

„Sinjoro doktoro, ĉu mi kuŝu kelkajn tagojn en lito?“
„Certe ne, pli bone kelkajn noktojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1025

Diras iu kuracisto: „Ankoraŭ mi ne renkontiĝis kun simulanto.“
La alia kuracisto: „Kiu estas via specialiĝo?“
„Dentisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1026

Edzino de paciento demandas time kuraciston: „Sinjoro doktoro, kiel rezultis la operacio?“
„Bone, mi eĉ nek unufoje tranĉis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1027

„Doktoro, mi havas impreson, ke ĉiuj malamas min.“
„Ĉiuj ne, nur tiuj, kiuj vin konas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1028

Kuracisto: „Vi havas akvon en genuo.“
„Sed kiel ĝi povis sukcesi veni tien, ja dum la tuta longa jaro mi ne trinkas akvon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1008

Psikiatro kuracis junan sinjorinon kontraŭ ŝtelemo. Post iom da tempo li demandis ŝian edzon: „Ĉu vi rimarkis ian pliboniĝon?“
„Jes, grandan. Nun ŝi alportas hejmen nur necesajn aĵojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1009

En atendejo ĉe dentisto: „Kial vi metas vaton en orelojn?“
„Por ke mi ne aŭdu, kiam mi krios.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1010

Koleras kuracisto: „Ĉu vi scias, ke mi donas konsultojn nur ĝis la kvina?“
Paciento: „Mi scias, sed tiu hundo, kiu mordis min je la kvina kaj tridek minutoj, ne sciis tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj