Ĉefpaĝo » Kategorioj » Kuracistoj kaj pacientoj
Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.
„Sinjoro doktoro, donu al mi iujn medikamentojn. Mi ne povas nokte dormi.“
„Kaj kie vi laboras?“
„Mi estas nokta gardisto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Kiel vi sukcesas kun gimnastiko? Ĉu vi jam tuŝas dikfingron de la piedo?“
„Ĝis nun ne, sed mi jam komencas vidi ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉu vi scias, ke profunda spirado bakteriojn tuj detruas?“
Paciento: „Sed kiel klarigi al la bakterioj, ke ili spiru profunde?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, kiel mi povus dekutimiĝi fumi?“
„Provu maĉgumon.“
„Mi jam provis, sed maĉgumon oni ne povas ekbruligi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Psikiatro: „Kiam unuafoje vi rimarkis, ke vi estas hundo?“
„Tio estis jam antaŭ longa tempo. Mi estis ankoraŭ malgranda hundido.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, ĉu malsanige manĝi nur unufoje tage?“
„Kiam tio estas ekde mateno ĝis vespero, jes.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto difinas sanon: „Tio estas, kiam ĉiutage doloras vin io alia.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas kuracisto: „Kion vi preferas rezigni – virinojn aŭ vinon?“
„Tio dependas de aĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Juna sinjorino, mi diros al vi gajan novaĵon.“
La pacientino: „Fraŭlino.“
La kuracisto: „Tiuokaze mi diros al vi malgajan informon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉe psikiatro: „Sinjoro doktoro, deprenu de mi tiujn terurajn sonĝojn.“
Kuracisto: „Kaj pri kio vi sonĝas?“
„Ĉiu nokte pri la sama afero. Ke mi estas edziĝinta kaj ĉiam al mia edzino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto