Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.

Furzulo

- Sinjoro kuracisto, mi ne scias kio okazas al mi, sed mi kontinue furzas. Feliĉe oni ne povas rimarki tion, ĉar ĝi nek odoron nek sonon havas.
Eĉ nun, dum ni paroladas, mi jam furzis minimume trifoje. Donu al mi iun medikamenton kontraŭ tio!
La kuracisto skribas recepton por la maljunulo, kaj li revenigas lin post tri tagoj.
La maljunulo alvenas post tri tagoj malkontente.
- Kion vi donis al mi? De kiam mi manĝas tiun medikamenton, ĝi ankaŭ plu ne havas sonon, sed ĝi estas tiom malbonodora, ke oni ne povas elteni ĝin!
- Nu, tiam via flarsenso jam estas en ordo.
Nun mi skribas ion por plibonigi vian aŭdkapablon.
5.0000/5 (11 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1079

Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“
Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1080

„Sinjoro doktoro, mia edzo opinias, ke li estas UFO.“
„Bone, do sendu lin al mi.“
„Jes, sed kiel li ĉi tie surteriĝos?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1081

Kuracisto: „Sinjorino, via edzo bezonas trankvilon, ĉi tie estas dormigaj piloloj.“
„Kiam mi donu ilin al li?“
„Al li ne, uzu ilin vi mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1082

Kuracisto: „Sinjoro, pli multe moviĝu!“
„Sed mi estas ja landa ĉampiono pri kurado por dek kilometroj!“
„Do vidu, se vi aldonos iomete, vi povos iĝi eĉ monda ĉampiono!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1083

Inter amikinoj: „Nur unu homo kapablas kaŭzi al mi doloron!“
„Kiu estas tiu?“
„Mia dentisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1084

Kuracisto: „Ĉi tiujn gutojn vi gutigu en la okulojn po unu trifoje tage.“
„Ĉu antaŭ aŭ post manĝo, sinjoro doktoro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1067

„Unu kuracisto rekomendis al mi, ke mi veturu kuraci min al maro kaj alia krucisto, ke mi multe promenu.“
„Do vi iru piede al maro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1068

Kuracisto demandas vunditon: „Ĉu aŭto?“
„Jes.“
„Ĉu vi veturis tro rapide?“
„Ne, mi iris tro malrapide.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1069

„Kia estas diferenco inter la gripo kaj amo?“
„Gripo kuŝigas en liton unu homon, amo du.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj