Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.

Ŝerco 1011

„Kial vi aĉetis tiun barometron?“
„Por kontroli, ĉu bone reagas mia reŭmo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1012

Demandas kuracisto pacienton: „Kiel vi dormas?
„En piĵamo, nudpiede kaj en mallumo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1013

Oni diras: „Salo super oro.“ Sed provu alporti al dentisto por denta kroneto anstataŭ oro dek dekagramojn da salo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1014

Pacientino: „Mi suferas pro memparolo.“
Kuracisto: „Ne gravas, pro tio oni ne mortas.“
Pacientino: „Sed mi ne povas aŭskulti min plu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1015

Kuracisto: „Pro kio vi havas sur la kruroj tiujn kontuzaĵojn? Ĉu vi ludas futbalon?
Paciento: „Ne, kartoludojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1016

Kuracisto demandas pacienton, gravan funkciulon: „Ĉu vi parolas dum dormo?“
„Ne, sed ofte mi vidas, ke kiam mi parolas, ekdormas aliaj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1017

Kuracisto demandas pli aĝan pacientinon: „Kion vi sentas, kiam mi premas ĉi tie?“
„Rememorojn de tiu tempo, kiam mi estis juna.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1018

„Sinjoro doktoro, mia edzino estas jam du jarojn konvinkita, ke ŝi estas kokino.“
„Kaj tion vi diras al mi nur nun?“
„Ĉu vi scias, kia manko de ovoj estis pasintjare?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 996

„Kuracisto diris al mi, ke mi havas altan sangopremon.“
„Kaj ĉu vi havas ankaŭ kapturniĝon?“
„Tion li ne diris al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 997

Pacientino: „Sinjoro doktoro, mi neniel povas ekdormi. Kion vi konsilas al mi ?“
„Trinku konjakon.“
„Kaj ĉu mi ekdormos post tio?“
„Ne, sed pli bone pasigos tempon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj