Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1090

Sidas du etaj lernantoj en lernejo kaj unu diras al la dua: „Ankoraŭ 54 jaroj kaj ni rajtos pensiiĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1091

Patro de familio plendas, ke la dekstra mano doloras lin. Lia amiko demandas: „Kial?“
„Mia filo devis skribi tricentoble – ,mi devas skribi miajn taskojn sen fremda helpo‘ kaj mi devis tion tricentoble subskribi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1092

Gepatroj dezirus por siaj infanoj tiajn taskojn, kiujn ili mem kapablus solvi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1085

Viro eniras en apotekon: „Ĉu vi havas venenon kontraŭ ratoj?“
„Jes. Por kiom da personoj tio estu?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1086

„Marteno, kial mankas al vi rezulto de „2 x 1“ en hejmtasko?“
„Ĉar patro havis en la oficejo fuŝitan kalkulilon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 412

Kia estas diferenco inter instruisto kaj pedofilo? Pedofilo amas infanojn.
2.4000/5 (5 voĉoj)
La Amo, Infanoj, Lernejo

Ŝerco 230

La lernejestro telefonas al la patro de iu lernanto:
- Mi havas bonan kaj malbonan informon pri via filo.
- Unue, rakontu la malbonan.
- Lastatempe via filo estas manifestanta gejajn tendencojn.
- Ho, ve! Kia tragedio! Nun, rakontu la bonan informon.
- Li estis elektita Printempa Reĝino de nia lernejo!!!
3.1667/5 (6 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 206

La lernanto preĝas post ekzameno de geografio:
- Dio, estu Parizo la ĉefurbo de Kanado!
1.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Instruisto

Instruisto:
- Kiu sentas sin stulta, bonvolu ekstrari.
Neniu ekstaras.
- Mi certas, ke estas iaj stultuloj ĉi-tie. Vi povas ekstari.
Ekstaras malgranda Joĉjo. Instruisto demandas:
- Ho, Joĉjo, do vi opinias, ke vi estas stulta?
- Ne, sed mi simple kompatis vin, kiu staras sole.
4.6250/5 (8 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Ekzameno

Patro diras:
- Filo, pli bone, se vi trapason tiun-ĉi ekzamenon. Se ne, forgesu, ke mi estas via patro.
- Kompreneble, paĉjo.
5 horoj poste:
- Filo, kiel via ekzameno? Ĉu vi trapasis?
- Pardonu, sed kiu vi estas?
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo