Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1695

Unu soldato diras al sia kunulo:
- Aŭskultu min, mi ion pripensis... Primoku ni pri nia batalionestro?
- Eble, sufiĉas? Ni jam primokis la dekanon!
1.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1585

La patrino trovas Joĉjon, kiu staras nudpiede en pelvo plena je malvarma akvo.

"Kion ci faras?" - ekkrias ŝi.

"Mi? - respondas Joĉjo - "mi prenas malvarmumon por ne iri al la lernejo."

Fonto: Rido Sanigas

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Ŝerco 1567

La instruisto:

«Tio, kio estas mia, estas via » : kiu diris tiujn ĉi belajn vortojn ?

La lernanto:

Certe iu, kiu nenion posedis.
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1175

Armeo estas ĉio, kio iras kaj veturas en verda koloro.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1176

Dum leciono li kondutas kiel dum paŭzo. Dum paŭzo li kondutas kiel dum leciono.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1164

Mi jam scipovas ludi ĉion, krom dueto.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1165

Per sia kantado li intence malhelpadis lecionon pri kantado.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1166

Li regule venadas al la lernejo neregule.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1167

Franĉjo ellernis naĝi tiel rapide, ke apenaŭ li komencis, jam devis fini.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1168

En la arbaro ni trovis multe da nemanĝeblaj fungoj, do ni lasis ilin tie al bestoj kaj arbar-gardisto.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo