Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1109

Instruisto eniras en klason kaj ekvidas cigared-stumpon: „Kies estas ĉi tiu stumpo?“
„Via, sinjoro instruisto, vi ekvidis ĝin kiel la unua.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1110

Johano estis unuafoje en lernejo, kiam revenis deklaris:
„Mi jam ne plu iros tien! Legi mi ne scipovas kaj paroli oni ne permesas al mi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1111

Instruisto: „Nomu al mi minimunme du dramojn de Ŝejkspiro.“
Lernanto: „Romeo kaj Julieta.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1112

En lernejo: „Ĉi-vespere estos luneklipso. Al ĉiuj mi rekomendas observi ĝin. Komenco estos je la dudeka kaj tridek minutoj.“
„Je kiu televidprogramo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1113

Inter najbarinoj: „Nia knabo alportis hieraŭ el lernejo kvaron.“
„Ĉu li tiel malboniĝis?“
„Ne, li pliboniĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1114

Instruisto en lernejo: „Hodiaŭ vi skribos skribekzamenon. Mi esperas, ke neniun mi kaptos kaŝe skribante de kunsidanto.“
Franĉjo al najbaro: „Ankaŭ mi esperas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1093

Nuntempe lernantoj havu kelkajn patrojn. Por ĉiu lernofako po unu.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1094

En lernejo: „Kiel ni ekkonas aĝon de kokino?“
„Laŭ dentoj.“
„Ja kokinoj ne havas dentojn!“
„Sed ni havas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1095

Instruisto: „Por kio havas la homo okulojn?“
Lernantino: „Ke li povu per ili plori.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1096

Instruistino: „Peĉjo, ĉu via patro ankoraŭ helpas al vi kun hejmtaskoj?“
„Ne plu, post tiu lasta kvino li perdis kuraĝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo