Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1130

En la unua klaso demandas instruisto, kio lernantoj deziras esti, kiam kreskos. Unu el lernantoj: „Mi deziras esti ĝirafo.“
„Kial?“
„Por ke la patro ne povu tiri miajn orelojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1131

En lernejo: „Kiel nomiĝas homo, kiu travivas la tutan tagon en restoracio?“
„Restaŭristo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1132

„Kial vi ne estis hieraŭ en la lernejo?“
„Mia fratino edziniĝis.“
„Do venonte tion ne ripetu!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1133

„Vi eĉ ne scias, kian ĝojon mi havas de tio, ke pro tiu kvino por hejmtasko mi ne ricevos punbatadon.“
„Kial?“
„Ĉar la patro kalkulis ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1134

En lernejo: „Kio estas trompo?“
„Kiam vi ekzamenas min.“
„Kiel eblas tio?“
„En lernolibro estas skribite: „Trompon faras tiu, kiu utiligas nesciadon de iu alia, por fari domaĝon al li.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1115

Patro: „Tro belajn notojn en via notlibro vi ne havas.“
„Sed tiujn ja skribas instruistino, ne mi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1116

Post duono de la unua leciono de naĝkurso unu el partoprenantoj foriras. Instruisto vokas al li: „La leciono ankoraŭ ne finiĝis.“
„Mi scias, sed mi ne plu kapablas trinki.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1117

En la unua klaso: „Kio estas via patro?“
„Paciento.“
„Ne, mi deziris scii, kion li faras?“
„Li tusas kaj mungas.“
„Kaj kiam li ne estas malsana, ne tusas kaj ne mungas, kion li faras?“
„Li estas sana.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1118

„Anna, kio pli proksimas: Ameriko aŭ Luno?“
„Luno, ĉar ĝin ni vidas, sed Amerikon ne.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1119

Instruistino: „Hieraŭ mi sendis unu lernanton hejmen, ĉar li havis malpurajn manojn. Hodiaŭ venis ĉiuj malpuraj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo