Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1120

„Ĉu vi povas diri iun ekzemplon de proverbo: Ne ĉio estas oro, kio brilas?“
„Jes, via kalvaĵo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1121

En lernejo: „Kio estas pluralo de vorto bovo?“
„Brutaro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1122

En lernejo: „Kiam oni skribas majusklon?
„Kiam oni estas miopa.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1123

En lernejo: „Kiu frukto havas ŝelon?“
„Ovo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1124

Instruisto: „Strigo estas mirinda birdo. Dum la tago ĝi vidas nenion, sed dum la nokto ĝi vidas kiel dum tago.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1104

„Kion vi faris hodiaŭ en la lernejo?“
„Dum leciono de kemio faris instruisto eksperimenton kun eksplodaĵo.“
„Kaj kion vi faros en la lernejo morgaŭ?“
„En kiu lernejo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1105

Patrino al instruistino: „Ĉu vi povas klarigi al mi, kial povis mia filo ricevi kvinon el matematiko?“
„Jes, malpli bona noto ne ekzistas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1106

Filo post reveno el lernejo diras al la patro: „Mi ricevis kvinon el geografio, ĉar mi ne sciis, kie situas Afriko.“
La patro cerbumas kaj diras: „Afriko ne povas esti de ni malproksime. En nia fabriko laboras unu negro kaj li alveturadas bicikle.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1107

„Hodiaŭ mi estis en lernejo laŭdita. Laŭdire mi skribas kiel kuracisto kun tridekjara praktiko.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1108

„Diru Roberto, kiajn bestojn vi havas hejme?“
„Hundon, katon kaj frostitan kokidon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo