Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lordoj

En ĉi tiu kategorio estas 12 tekstaj ŝercoj.

Kraboj, diplomatoj kaj virinoj

Pri kraboj, diplomatoj kaj virinoj oni neniam scias, ĉu ili alvenas, foriras aŭ kien ili iras.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Lordoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj

Barometro

La dommastrino diras al sia juna ĉambristino:
- Tina, rigardu la barometron, ĉu pluvos?

Respondas Tina:
- Sinjorino, ne fidu la barometron, ĝi ĉiam ŝanĝiĝas.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj, Lordoj

Tolerema lordo

Lordo havas vizitanton kaj ili promenas en ĝardeno.
Subite ili vidas, ke sur benko lordino kaj ĝardenisto seksumas.
La vizitanto surprizite demandas: "Kio okazas?"
La lordo trankvile respondas: "Seksumado. Ĉu vi ne konas? Tre agrabla."
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Geedzeco, Lordoj, Sekso

Ŝerco 1580

Reĝa princo estis tiel malbela, ke por eviti al li la vidon de lia vizaĝo, oni forlevis el lia cambraro ĉiujn spegulojn.

Sed unu tagon, trovante sin antaŭ forgesita spegulo, la princo, kiu vidas sin tiel malbela, komencas plori senkonsole.

Do ankaŭ la ĉefservisto komencas plori pli laŭte ol li. Post kelkaj momentoj la princo kvietiĝas, sed la ĉefservisto daŭrigas plori per abundegaj, varmaj larmoj.

"Kial vi ploras dum mi komencas submetiĝi al mia sorto?"

"Pro tio" - respondas la grandveziro - "ke Via moŝto vidis sin nur unufoje kaj mi vidas Vin ĉiutage."

Fonto: Rido Sanigas

5.0000/5 (1 voĉo)
La Lordoj

Ŝerco 1177

Dum lecionoj de historio li principe diradas malĝustajn datojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Lordoj

Ŝerco 1178

Lord Wawerly estas tiel granda snobego, ke li veturas en alia aŭto ol lia ŝoforo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj

Ŝerco 1179

Ŝipo ekas droni kaj kapitano komandas: „Ĉiuj en savboatojn!
Lordo Waweley elmetis pipon el la buŝo kaj demandas: „Kaj kiu estas destinita por fumantoj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Lordoj

Ŝerco 1180

Lordo: „James, kie mi havas la ĉapelon?“
„Sur la kapo, sinjoro.“
„Dankon, tio sufiĉas, ĉi-foje mi jam trovos ĝin mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj

Ŝerco 1181

Fanfaronas lordo Wawerley: „Imagu, kiel mia edzino bone zorgas pri siaj aĵoj. Hieraŭ mi hazarde malfermis ŝian ŝrankon kaj vidis tie ulon, kiu gardis ŝiajn vestojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj

Ŝerco 1182

Venis servanto al lordo: „Sinjoro, mi permesas al mi sciigi vin, ke la sinjorino forkuris kun ŝoforo.
La lordo: „Ne gravas. Mi deziris ja maldungi lin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj