Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Najbaroj

En ĉi tiu kategorio estas 22 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1192

„Najbaro, helpu rapide, edzo pendas en lifto inter etaĝoj.“
„Ĉu li ne povis pendiĝi, kiel honesta homo, hejme?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1193

Najbaro frapas sur muron: „Kion vi tie faras?“
„Mi violonludas.“
„Tio estas io alia, mi opiniis, ke ĉe vi tiel terure knaras tablo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj