Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Najbaroj

En ĉi tiu kategorio estas 22 ŝercoj.

Ŝerco 1202

„De kio via najbaro tiel terure dikiĝis?“
„De legomoj.“
„Ĉu tiom da ili li manĝas?“
„Ne, li vendas ilin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1203

Sinjoro N. sonorigas ĉe najbaroj: „Ĉu mi povas rigardi ĉe vi televidon? Ĝuste komenciĝas futbala matĉo kaj ĉe ni brulas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1204

Inter najbarinoj: „Imagu, mia edzo hieraŭ vespere rompis al si la manon en du
lokoj.“
„Do al tiuj lokoj mi ne plu lasus lin iri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1185

Lordo Forsyte fanfaronas en sia klubo: „Ĉi nokte mi kreskigis kornojn al sep ĝentlemanoj.“
„Kiel tio eblas?“ diras klubanoj.
„Jes, mi travivis ĉi tiun nokton kun mia edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1186

Najbaro diras dum la vizito ĉe amiko:
„Vi havas vere belajn kaj kostajn aĵojn hejme. Kio kostis vin plej multe?“
„Mia edzino.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1187

Najbaro frapis ĉe najbarino kaj petis: „Ĉu vi povas ion fari por mi?“
„Tre volonte, najbaro.“
„Ĉesu kanti.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1188

Inter najbarinoj: „Tiu N. el teretaĝo ne havas la kapon en ordo.“
„Kial?“
„Imagu, kiam ni renkontiĝas, ĉiam li bonkondute salutas min, en tramo liberigas al mi sidlokon, kaj hieraŭ li portis mian plenan mansakon ĝis mia pordo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1189

„Ĉu estas vero, ke vi vangofrapis najbaron?“
„Ne, kaj se tiajn kalumniojn li disvastigados, li estos vangofrapita ankoraŭ unu foje.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1190

„Ĉu vi scias, ke via najbaro diskonigas pri vi terurajn mensogojn?“
„Ne gravas, malpli bone estus, se li disvastigus veron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1191

„Najbaro, malfermu la pordon!“
„Kaj se mi ne malfermos?“
„Ja mi ne povos realigi mian intencon.“
„Kiun intencon?“
„Vangofrapi vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj