Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Nigra humuro

En ĉi tiu kategorio estas 134 ŝercoj.

Ŝerco 1216

Renkontiĝas du doktoroj en tombejo: „Do, kolego, ĉu vi ankaŭ faras inventaradon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1217

Venas muntisto en malsanulejan ĉambron, kie estas ĉiuj pacientoj dependaj de spiratoroj. Post momento li diras al ili: „Profunde enspiru, mi iras ŝanĝi elektrajn sekurigilojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1218

„Via rentgena foto montris, ke unu via vertebro estas rompita,“ diras doktoro al paciento. „Sed ne havu zorgojn, ni jam korektis tion per Photoshop.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7143/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1219

Mortofalĉisto veturpetas. Unu ŝoforo haltas kaj demandas: „Do, kien?“
„Nur ĝis tiu vojkurboĝo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1220

Knabo vokas trans barilo najbarinon: „Sinjorino, ĉu vi povus alporti al mi mian sagon?“
„Kompreneble, kie ĝi estas?“
„En dorso de via kato.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.2000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1221

„Mia orelo doloras min,“ plendas junulino sur benko en parko al junulo. Tiu kisas ŝian orelon kaj demandas: „Ĉu ĝi ankoraŭ doloras?“
„Ne plu!“
Post momento doloras ŝin kolo. Junulo kisas ĝin kaj demandas: „Ĉu ĝi doloras?“
„Ne plu!“
Sur apuda benko sidas maljunulo, li alvenos al la junulo kaj demandas: „Pardonu, ĉu vi kuracas ankaŭ hemoroidojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1222

Flegistino: „Sinjoro doktoro, la simulanto el ĉambro 2 ĵus mortis.“
Doktoro: „Do tion li jam troigis!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Nigra humuro

Ŝerco 1223

Iras du maljunuloj survoje kaj subite preter ili veturas per motorbiciklo senkapa viro. Ili iras plu kaj subite preterveturas alia senkapa viro. Post kvina ripeto diras unu maljunulo al la dua: „Provu meti la falĉilon sur duan ŝultron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1206

„Najbaroj invitis nin en ilian kabanon. Ĉu ni iros?
„Memkompreneble. Ĉu vi scias, kiel ili ĝojus, se ni ne venus?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1207

Savinto: „Kial vi volis pendiĝi?“
„Mi sentis min terure malĝoje.“
„Ĉu vi opinias, ke surŝnure vi sentos vin pli ĝoje?!

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Nigra humuro