Kuŝas bopatrino sur mortolito, rigardas tra fenestro kaj diras al sia bofilo:
„Vidu, Rudko, rigardu la belegan tagon ekstere kaj kiel bele brilas la suno. Homo eĉ ne emas morti.“
Bofilo alkuras al fenestro, surtiras kurtenon kaj diras: „Ne distriĝu panjo, koncentriĝu.“
Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas: „Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“
Venas blindulo en vendejon, li prenas sian gvidhundon kaj ekturnas ĝin super kapo. Vendistino: „Dio mia, kion vi faras?“
Blindulo: „Mi nur trarigardas, kion vi havas ĉi tie.“
Iras viro de entombigo kaj renkontas unu amikon. Amiko demandas: „De kie vi iras?“
„Mi entombigis bopatrinon.“
„Kaj kial vi havas tiom gratvunditan vizaĝon?“
„Nu, vi scias, ŝi defendis sin...“