Renkontiĝas tri usonaj ĥirurgoj kaj sin gloras per siaj atingoj.
Diras la unua: Al unu mia paciento forhakiĝis sep fingroj, sed mi alkudris ilin kaj pasintsemajne li pianludis en la operdomo!
Elpaŝas la dua: Tio estas nenio! Unu mia paciento perdis en akcidento ĉiujn membrojn, sed mi operaciis lin kaj en la pasintaj olimpiaj ludoj li gajnis medalon en naĝado!
Ridas la tria: Vi diletantoj! Unu mia paciento estis vakero, kiu tute ebria rajdis rekte sub la radojn de kamiono. Restis nur lia pugo kaj la kolhararo de lia ĉevalo, sed mi ĉion kunkudris kaj de 2017 li estas nia prezidento!
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du SAT-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"