Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Religio

En ĉi tiu kategorio estas 29 tekstaj ŝercoj.

Progreso

Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Geedzeco, Religio, Sekso

Avo kaj nepino

En la sino de avoĉjo sidadas nepineto kaj rigardadas la faltojn de la maljunulo:
– Kio estas tiuj aĵoj sur via vizaĝo, avĉjo?
– Faltoj.
– Kaj ĉu ilin donis Dio al vi?
– Jes, li kreis min jam antaŭlonge.
La knabineto palpadas sian propran vizaĝon:
– Ĉu ankaŭ min kreis Dio?
– Jes, sed vin antaŭ nelonge.
– Laŭ tio Dio estas nun jam multe pli lerta, ĉu?

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Religio

Leono

Estis en la praarbaro du ĉasistoj. Subite ili ekvidas grandan leonegon starantan en senarbejo. Unu ĉasisto forkuris en la praarbaron, dum la alia genufleksis, petegante Dion, ke la leonego ne malsatu. Levante sian kapon li vidis, ke ankaŭ la leonego sidas kaj preĝas.
Diris la ĉasisto: „Ĉu ankaŭ vi preĝas al Dio?”
La leonego: „Ne, mi nur diras mian manĝopreĝon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, Religio

Ŝerco 1792

Kial malriĉa forvojaĝanto similas bonan predikanton?

Ĉar ambaŭ piediros.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Religio

Pia Juvelo

Kiu juvelo estas pia?

La diamanto.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Religio

signo

Agnostikulo meditas pri la ekzisto de dio che plagho de lago.

Murmurante li demandas : Se vi donus al mi signon tiam mi konvinkighus, kaj ekkredos vin!

Post tempero alnaghis charma blanka cigno .

Fonto: el gazeto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio

Antaŭ la ĉiela pordo

Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Religio, Ŝoforoj

Rekviemo por hundo

Ulo venas en preĝejon kaj diras al la paroĥestro: "Mi ŝatus rekviemon por mia hundo."
"Tio ne eblas. Provu tion ĉe iu sekto."
"Ĉu vi pensas, ke tie sufiĉos 500 EUR?"
"Dio mia, vi tuj povis diri, ke la hundeto estis katoliko!"
3.5000/5 (12 voĉoj)
La Bestoj, Religio

Ŝerco 1724

Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
2.0000/5 (21 voĉoj)
La Lernejo, Religio

Ŝerco 1701

Ĉirkaŭ mi estas nur bestoj. Noa.
2.5000/5 (4 voĉoj)
La Religio, Stultaj ŝercoj