Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Religio

En ĉi tiu kategorio estas 35 ŝercoj.

Atestantoj de Jehovo

Kio estas similaĵo inter atestantoj de Jehovo kaj testikoj?

Ili ĉiam venas duope kaj oni ne enlasas ilin.
4.1667/5 (6 voĉoj)
La Religio, Sekso

En paradizo

Nigra infano iras al paradizo. Dio donas al ĝi flugilojn. La infano demandas:
- Ĉu mi estas nun anĝelo?
- Ne, vi estas nun vesperto, forfikiĝu.
1.6667/5 (12 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro, Religio

Lingvoj

98-jara viro volas eklerni latinon.
- Kial vi volas eklerni latinon en tia aĝo? - demandas instruisto.
- Nu, mi baldaŭ mortos kaj se mi iros al paradizo, do kiel mi parolos kun sankta Petro se ne latine?
- Mi komprenas. Kaj kio se vi iros al infero?
- La germanan mi jam konas.
4.4286/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Religio

Anĝeloj

Dum leciono de religio pastro petas lernantojn:
- Infanoj, desegnu anĝelon.
Ĉiuj infanoj desegnas anĝelojn kun du flugiloj, sed Peĉjo desegnas anĝelon kun tri.
- Peĉjo, ĉu vi iam vidis anĝelon kun tri flugiloj? - demandas pastro.
- Kaj vi iam vidis kun du flugiloj?
4.5556/5 (9 voĉoj)
La Religio

Ŝerco 17

Kiam vi parolas kun dio… oni diros, ke vi preĝas.
Kiam dio parolas al vi… oni diros, ke vi estas skizofreniulo.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio