Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Restoracioj

En ĉi tiu kategorio estas 43 ŝercoj.

Ŝerco 1239

Sinjorio Novák trovis en supo du harojn. Li diris al kelnero: „Eble trakombu supon antaŭ surtabligo?!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1240

Oni demandas gastigantinon: „Kiu estas via plej ŝatata gasto?“
„Sinjoro Novák, ĉiam li pardonpetas, ke li ne povas veni.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1241

Ulo venas en gastejon kaj demandas kelneron: „Ĉu ĉi tie estas jam iu el tiuj idiotoj?“
„Ne, sinjoro, vi estas la unua.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1242

Gasto: „Kelnero, ĉu vi havas ankoraŭ hepaton?“
„Jes, sed ĉu vi kapablas imagi, kiel ĝi post tridek jaroj de servado en gastejo aspektas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1243

Gustumisto gustumas diversajn vinojn, kun certeco difinas specojn kaj vinjaron. Ĉe la lasta glaseto li ektiminte ekkrias: „Ja tio estas petrolo!“
„Sed kiu petroljaro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1244

„Pardonu, sed tiu ĉi tablo jam estas rezervita!“ – atentigas kelnerino gaston.
„Ne gravas, do forprenu ĝin kaj alportu alian!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1245

„Kelnero, kial oni aŭdas tian bruon el tiu saloneto“
„Tie estas kongreso de abiturientoj. Sinjoroj asertas, ke post tridek jaroj, kaj sinjorinoj, ke post dudek jaroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1229

Lastaj vortoj antaŭ morto:
1. Ĉi tie estas forta glacio, ni trairos.
2. Aha, vidu, kolubro!
3. Hundeto, alvenu al mi!
4. Ĉu mi povas manĝi ankoraŭ iomete da bonega fungosupo?
5. Vi - kaj mafiano? Mi ne kredas!
6. Iru ni bati lin, li estas ja sola.
7. Kaj nun fotografu min sur tiu alta roko.
8. Ne timu, ĝi ne estas ŝargita.
9. Karulino, ĉu vi ne volas ŝofori?
10. Strange, mi sentas gason, ŝaltu la lumon!

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1230

Admonas estro kelneron: „Komprenu finfine, ke vi laboras en restoracia vagono kaj vi ne rajtas elĵetadi ebriulojn tra la pordo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1231

En restoracia vagono plendas pasaĝero: „Terure, jam 150 kilometrojn mi atendas stufaĵon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj