Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Restoracioj

En ĉi tiu kategorio estas 43 ŝercoj.

Ŝerco 1260

„Kelnero, mi manĝis unu porcion de truto, sed en fakturon vi metas prezon de tuta.“
„Tio estas ĉe ni kutimo, sinjoro.“
„Do mi feliĉas, ke mi ne manĝis bovan gulaŝon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1246

„Kion vi faras ĉi tie antaŭ gastejo?“
„Gastejestro elĵetis min.“
„Kial?“
„Mi ĝenis lian edzinon.“
„Kion vi ankoraŭ atendas?“
„Ĉu li elĵetos ankaŭ ŝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1247

Iras viro preter gastejo kaj vidas, ke el ĝi oni elĵetis homon, kiu tuj revenas reen, estas denove elĵetita kaj derizas eniri. La viro demandas lin, kial li daŭre revenas, kiam oni daŭre elĵetas lin. La homo diras. „Mi devas eniri, mi estas gastejestro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1248

„Kelnero! Ĉu tio ĉi estas eskalopo? Ja estas ridinde!“
„Tion mi volonte aŭdas. Kutime homoj nur sakras kaj malĝojas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1249

Demandas gasto kelneron: „Tiu sinjoro ĉe la tria tablo havas bandaĝitan tutan kapon. Ĉu okazis al li iu malfeliĉo?“
„Ne, li estas hindo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1250

Gastino en gastejo: „Per kio oni nutris tiun kokidon?“
Kelnero: „Mi ne scias, kial vi deziras scii tion?“
„Mi dezirus ankaŭ tiel bele malgrasiĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1235

Demandas kelnero gaston: „Ĉu tiu ĉi ĉapelo estas via?“
„Jes, kaj kie vi ĝin trovis?“
„Vi forgesis ĝin ĉi tie, kiam vi hieraŭ foriris sen pago.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1236

„Kion bonan vi konsilus al mi, sinjoro kelnero?“
„Alian restoracion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1237

En restoracio: „Kelnero, tiu supo estas nemanĝebla.“
„Ĉu ĝi estas trosalita aŭ tropiprita?“
„Ne, mankas ĉi tie kulero.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1238

Gastigantino demandas: „Ĝis kiam vi deziras resti?“
„Dum mi ne tedos vin.“
„Ĉu tiel mallonge?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj