Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Scienco

En ĉi tiu kategorio estas 22 ŝercoj.

Fizikisto ŝoforas

Policano haltigas aŭton.
- Sinjoro ŝoforo, ĉu vi scias kiom rapide vi veturis?
-ŝoforo, fizikisto respondas: Ne. Sed mi scias precize kie mi estis!
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Scienco

Tri sciencistoj en danĝero

Filologo, fizikisto kaj matematikisto kaptiĝis sur la tegmento de brulanta turdomego. Ĉar ne estas aliro kaj la teleskopeskalo de la fajrobrigado estas tro mallonga, la brigadanoj etendas saltotukon malsupre kaj vokas al la kaptitoj, ke ili saltu.
La filologo tuj saltas, sed tute maltrafas la tukon, plene kaĉiĝante sur la trotuaro.
La fizikisto mezuras per sia fingro la venton, provas taksi la distancojn, skribas notbloke formulon kaj poste diligente eksaltas - sed bedaŭrinde tamen je unu metro maltrafas la tukon. Kaĉ!
La matematikisto prenas la postlasitan notblokon, plilongigas la formulon, aldonas plian, skribas kaj skribadas haste, dum la fajro pli kaj pli proksimiĝas. Finfine li havas solvon, eksaltas - kaj forflugas ĉielen. Estis ie erara signumo.
3.5000/5 (2 voĉoj)
La Scienco

Sciencistoj en malliberejo

Enmalliberejiĝis matematikisto, fizikisto kaj ĥemiisto - ĉiu en propran ĉelon, kaj al ĉiu oni donis ladskatalon kun manĝaĵo, sed ne malfermilon.
La fizikisto iom pripensis, iom kalkulis, kaj fine ĵetis la ladskatolon laŭ certa angulo al la muro - ĝi kreve malfermiĝis.
La ĥemiisto kolektis diversajn substancojn el sia ĉelo, kaj per tio kaj gutanta akvo estigis reakcion, kiu malrapide korodis la ladon malfermonte la skatolon.
La matematikiston oni trovis morta en lia ĉelo apud la fermita ladskatolo. La muroj estis ĝisplafone surskribitaj per formuloj, sed finfine estis la rezulto "nesolvebla".
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Scienco

Ŝerco 406

Foje fizikisto, biologiisto kaj matematikisto sidis en parko kaj observis la straton. Ili vidis kiel du homoj eniris malgrandan domon. Post nelonge, tri homoj eliris el la domo.
— Eble ili reproduktiĝis? — diris biologiisto
— Probable nur mezureraro, — diris fizikisto
Kaj la matematikisto diris:
— Nun se ekzakte unu homo eniros en tiun ĉi domon, ĝi ree estos malplena.
4.9000/5 (10 voĉoj)
La Scienco

En aviadilo

La maljuna siko unuafoje veturas per aviadilo. Li demandas la stevardinon:
- Diru karulino, ĉu la aviadilo havas sufiĉe da paraŝutoj?
- Tre malofte okazas, ke la aviadilo kraŝas, pro tio ni ne havas ilin.
- Do, ankaŭ la ŝipoj malofte dronas, malgraŭ tio ili portas savboatojn, kvankam mi pensas, ke pli multaj povas naĝi ol flugi.
4.3077/5 (13 voĉoj)
La Scienco

Pacienco kaj espero

Fonto

3.1250/5 (8 voĉoj)
La Scienco

Tempmaŝino

Fonto

2.8889/5 (9 voĉoj)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Matematiko

Matematikisto prelegas en seminario antaŭ kvin studentoj. Subite sep studentoj ekstaras kaj eliras. La matematikisto meditas: "Ho, se nun envenos du studentoj, krom mi neniu plu estos ĉi tie!"
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Kokinoj

Kamparano posedas multajn kokinojn, sed ili produktas tre malmulte da ovoj. Li petas lokan fizikiston, ke li esploru la problemon.

Post kelkaj horoj da laboro kaj longaj kalkuloj, la fizikisto anoncas: “Mi trovis solvon, sed ĝi funkcias nur por sferaj kokinoj en vakuo.”
4.1250/5 (8 voĉoj)
La Scienco

Zoologio

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:
- Kio estas tiu birdo?
- Mi ne scias. - diras studento.
- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.
Studento suprenigas pantalonon kaj diras:
- Nu, vi mem povas diveni.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Lernejo, Scienco