Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Sekso

En ĉi tiu kategorio estas 117 tekstaj ŝercoj.

Du novaĵoj

Parolas du viroj:
- Mi havas du novaĵoj, bonan kaj malbonan.
- Unue diru bonan.
- Iras al ni du knabinoj.
- Kaj malbona?
- Ambaŭ estas malbelaj.
2.8571/5 (7 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Familio

Post kelkaj monatoj da pasia rilato knabino demandas sian koramikon:
- Ni konas unu la alian jam tiom longe. Ĉu ne venis tempo por ke mi ekkonu vian familion?
- Kiel vi volas, kara. Sed nun tio ne eblas, ĉar mia edzino kun infanoj estas ĉe bopatrino.
4.0000/5 (11 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Feliĉo

Freŝe geedziĝinta paro en hotelo:
- Mi petas ĉambron por unu tago. - diras juna edzo.
- Vi devas esti feliĉa - palpebrumas pordisto al edzino - kutime li prenas ĉambron nur por horo.
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Malkuraĝulo

Parolas du knaboj:
- Mi hontas pro mia patro. Li estas vera malkuraĝulo. Kiam forveturas mia patrino, li timas kaj iras dormi ĉe najbarino.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Viroj

Ŝerco 65

Du amoristinoj diskutas:
— Kion vi petis de Avo Frosto?
— 100 €, same kiel de ĉiuj.
4.0909/5 (11 voĉoj)
La Sekso

Masoĥisto kaj sadisto

Masoĥisto al sadisto:
-Batu min! Batu min!
Kaj sadisto:
- Ne!
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Sekso

Erinaca seksumado

Kiel seksumas erinacoj?
Tre singarde.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Sekso

Malpermesitaj kondomoj

Kial katolika eklezio malpermesis uzadon de kondomoj?
Ĉar ili alkroĉiĝas al dentorektigiloj de mesknaboj.
4.5625/5 (16 voĉoj)
La Religio, Sekso

Ŝerco 47

Venas viro al seksologo:
- Kiam lastatempe vi seksumis?
- Oh, sinjoro doktoro, mi tute ne memoras. Mi telefonos al mia edzino kaj demandos, eble ŝi scias.
La paciento telefonas al la edzino:
- Kara, kiam ni lastatempe seksumis?
- Kaj kiu vokas?
3.8750/5 (8 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso

Atestantoj de Jehovo

Kio estas similaĵo inter atestantoj de Jehovo kaj testikoj?

Ili ĉiam venas duope kaj oni ne enlasas ilin.
4.1667/5 (6 voĉoj)
La Religio, Sekso