Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Stultaj ŝercoj

En ĉi tiu kategorio estas 53 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 253

Prizorgita, la patro klarigas al la kuracisto:
- Doktoro, mia filo jam estas sesmonata, sed liaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis!
- Laŭ mia opinio, necesas malfermi viajn okulojn. Ĉu vi ne vidas ke tiu infano estas ĉino?!
1.6667/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 248

La pastro plendas al la urbestro:
- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!
Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas kodo indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:
- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!
- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!
2.0000/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 237

Juda knabo rakontas fiere al sia patro:
- Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis $0,50!
- Kiamaniere?
- Anstataŭ eniri en tramon, mi kuris post ĝi.
- Mia filo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, vi ŝparus $5,00!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 236

La filo demandas al sia patro:
- Paĉjo, de kie venas la elefantidoj?
- Nu! Ili...
- Bonvolu ne rakonti pri cikonio, paĉjo. Cikonio ne sukcesas levi elefantidon!
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 234

- Paĉjo, kiu transdonis inteligentecon al mi? Ĉu vi aŭ panjo?
- Ŝajnas al mi ke estis via patrino, ĉar mi ankoraŭ havas mian!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 227

La geedzoj veturas per aŭtomobilo tra la kamparo, tamen ili estas malpaciĝintaj. Subite, la edzo ekvidas bovaron kaj solvas ŝerci:
- Ĉu viaj parencoj?!
Sed la edzino tuj respondas:
- Ne, miaj boparencoj!!!
3.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 226

La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!
3.0000/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 223

La enlandulo vizitas unuafoje grandan urbon. Tiam, li vidas malbelan virinon kiu eniras en lifton kaj la pordo fermiĝas. Post kvin minutoj, la pordo de la lifto malfermiĝas kaj eliras bela virino. Vidinte tion, li tuj petas al sia filo:
- Venigu vian patrinon ĉi tien la plej rapide!
4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 220

La frenezulo demandas al la alia frenezulo:
- Kion vi faras?
- Mi skribas leteron al mia amatino.
- Sed vi ne scias skribi!
- Ne gravas! Ŝi ankaŭ ne scias legi!
4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 219

Du frenezuloj babilas:
- Mi estas la Sendito de Dio sur la tero!
- Nu! Vi mensogas! Mi sendis neniun al la tero!
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj