Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Stultaj ŝercoj

En ĉi tiu kategorio estas 66 tekstaj ŝercoj.

Piloto

Kiel oni nomas arabon, kiu pilotas aviadilon?

Piloto.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj

Blua farbo

Kio estas ruĝa kaj odoras kiel blua farbo?

Ruĝa farbo.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Neniu

Mi estas neniu. Neniu estas perfekta. Do, mi estas perfekta.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Polico

Ĉe polico:
- Kie vi loĝas?
- Kun miaj gepatroj.
- Kie loĝas viaj gepatroj?
- Kun mi.
- Kie vi ĉiuj loĝas?
- Komune.
- Kie estas via hejmo?
- Apud hejmo de miaj najbaroj.
- Kie estas hejmo de viaj najbaroj?
- Se mi diros, vi ne kredos.
- Diru!
- Apud mia hejmo.
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 133

Saluton!
mi ĵus survojas al vi kaj kiam mi jam atingos vin, certe ni finos en lito. Mi promesas ke vi ŝvitegos pro tio kion mi faros al vi.
via gripo
4.5714/5 (7 voĉoj)

Titaniko

- Kial ĉefrolon en filmo "Titaniko" ricevis Leonardo DiCaprio?
- Ĉar Bruce Willis savus ĉiujn.
4.6000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Testudetoj

Iras tri testudetoj tra dezerto unu post la alia. Unua diras:
- Antaŭ mi dezerto, post mi testudeto.
Dua diras:
- Antaŭ mi testudeto kaj post mi testudeto.
Kaj tria diras:
- Antaŭ mi testudeto kaj post mi... ankaŭ testudeto.

Kial li tiel diris?
Ĉar tio estis testudeto-mensoguleto.
3.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj

Kiel bestoj

Joĉjo fanfaronas inter amikoj:
- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.
Kaj unu el kolegoj diras:
- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 53

Renkontiĝas du klarvidulinoj.
- Saluton. Kiel mi fartas?
- Bone, kaj mi?
4.0000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Malliberejo

Du frenezuloj troviĝis en unu ĉelo en malliberejo:
- Kiom longe vi restos ĉi tie? - unu demandas la alian.
- 10 jarojn.
- Mi 15 jarojn, do vi okupu la liton ĉe la pordo, ĉar vi pli frue foriras.
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj