Iun matenon la buso estis eksterordinare plena, eĉ plenplena. Subite unu el la pasaĝeroj, kiu sidis ĉe la fenestro, kovris sian vizaĝon per la manoj.
“Kio okazas?” – demandis tiu, kiu sidis apud li. “ Ĉu vi malsanas?”
“Ne, certe ne” – respondis la viro ĉe la fenestro. “Sed ne plaĉas al mi vidi maljunulinojn starantajn!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
Iu viro eniris vendejon kaj aĉetis pianoseĝon. Kelkajn tagojn poste li, portante la seĝon, revenis dirante: “Mi turnis tiun seĝon sennombrajn fojojn, sed eĉ ne unu sono elvenas el ĝi!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
„Ĉu avo malbonhumoriĝis, kiam la doganistoj senvestigis lin serĉante drogojn en la doganejo?”
„Tute ne, ili trovis liajn okulvitrojn, kiuj mankis al li dum semajnoj!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY
A: Kiaspeca torto estas tiu ĉi?
B: Mi ne scias. Je kio ĝi gustas?
A: Ĝi gustas je gluo.
B: Do, ĝi estas pomtorto. Tiu kiu gustas je sapo estas la pruntorto.
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL
Virino venas en bestovendejon, serĉante donacon por sia edzo. La vendisto proponas al ŝi sufiĉe grandan ranon.
Ŝi demandas: "Kion mia edzo faru kun malbela rano?"
La vendisto respondas: "Sincere, tio estas speciala rana specio. Ili povas midzi tiel, ke ĉiu viro pro plezuro preskaŭ freneziĝas."
Ĉar la virino mem ne ŝatas midzi, ŝi opinias tion bona donaco kaj aĉetas la ranon. Unu semajnon post la naskiĝtagdatreveno de la edzo, ŝi vekiĝas nokte pro bruo en la kuirejo. Ŝi atente iras tien kaj trovas en la kuirejo sian edzon, kiu rigardas kun la rano sur la mano kuirlibron.
"Kion vi faras ĉi tie meze de la nokto", ŝi demandas.
La viro respondas "Ne ĝenu nin. Se Ranjo lernos kuiri, vi povos paki viajn aĵojn kaj forfikiĝi!"