Kio okazas, se Imperiaj sturmsoldatoj kaj ruĝĉemizuloj de Enterprise renkontiĝas en batalo?
La sturmsoldatoj ĉiam maltrafas, sed la ruĝĉemizuloj tamen mortiĝas.
Nov-Zelandaj sciencistoj inventis novan rimedon kontraŭ malsato. Ĝi fabrikiĝas tablojde kaj konsistas el specifaj herboj kun aldono de viand-farunaj ingrediencoj. La pezo de unu tia tablojdo estas kilogramo kaj duono.
Kaŭze de nepardonebla fuŝeco de oficistoj de la muzeo "Ermitaĝo" la bildo "Nigra kvadrato" de Kazimir Maleviĉ dum du monatoj estis pendanta la supron malsupren.