Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Stultaj ŝercoj

En ĉi tiu kategorio estas 98 ŝercoj.

Du gastoj en drinkejo

Gasto en drinkejo demandas gaston apude sidantan:
-Ĉu vin ĝenos, se mi fumos?
-Ne, laŭ mi vi povas eĉ bruli!
2.6000/5 (15 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Vintro venas! :)

4.6000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

NCC-1701 kontraŭ Stelaj Militoj

Kio okazas, se Imperiaj sturmsoldatoj kaj ruĝĉemizuloj de Enterprise renkontiĝas en batalo?
La sturmsoldatoj ĉiam maltrafas, sed la ruĝĉemizuloj tamen mortiĝas.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1701

Ĉirkaŭ mi estas nur bestoj. Noa.
2.5000/5 (4 voĉoj)
La Religio, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1700

Nov-Zelandaj sciencistoj inventis novan rimedon kontraŭ malsato. Ĝi fabrikiĝas tablojde kaj konsistas el specifaj herboj kun aldono de viand-farunaj ingrediencoj. La pezo de unu tia tablojdo estas kilogramo kaj duono.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1698

Laŭ la rezultoj de la lasta Ret-enketo 100 procentoj da rusianoj uzas la Reton.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1697

Ni ne bezonas fremdan, sed la propran tuton ni prenos, kies ajn ĝi estu!
4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1696

Biero estas la grandega inventaĵo de la homaro. Rado, kompreneble, ankaŭ
estas nemalbona, sed rado kun sunsekigita fiŝo estas malpli bongusta.
3.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Stultaj ŝercoj, Viroj

Ŝerco 1694

Kaŭze de nepardonebla fuŝeco de oficistoj de la muzeo "Ermitaĝo" la bildo "Nigra kvadrato" de Kazimir Maleviĉ dum du monatoj estis pendanta la supron malsupren.
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Intima interparolado

Interparolas du amikinoj:
-Ĉu vi fumadas post la seksumado?
-Ne, mi ĉiam uzas sufiĉe la lubrikaĵo.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Sekso, Stultaj ŝercoj