Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Stultaj ŝercoj

En ĉi tiu kategorio estas 98 ŝercoj.

Matena surprizo

Papernoto sur tablo:
La matenmanĝon vi havas en la lavmaŝino.
Mi iris al psiĥiatro.
Panjo

Fonto: Zvolensko

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1622

Kio ekestos per pariĝo de erinaco kun lumbriko?
Pikdrato.

Fonto: Zvolensko

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj

Avino kaj nepo

Avino kaj ŝia juna nepo sidas ĉe nudista plaĝo. La infano plendas kaj opinias ĉiujn ludo-proponojn de la avino neinteresaj.
Fine ĝi diras: Avineto, nun mi havas ideon, ĉu mi ne povus ludi per viaj mamoj?
Ŝi respondas: Nu bone, ekludu, sed ne foriru tro malproksime!
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj

La mensogodetektilo

Volapukisto, Esperantisto kaj Idisto amuziĝas per mensogodetektilo. Unue la Volapukisto:

- Mi pensas ke mi povas plene ĝuste konjugacii la Volapukajn verbojn
BIP
- Do, almenaŭ mi scias bone la sonojn de la vokaloj.
Ĝi ne reagas.

La Esperantisto sekvas:
- Mi pensas ke mi neniam forgesas la akuzativon.
BIP
- Nu, mi pensas ke mi kapablus trapasi la C1-KER-ekzamenon.
Neniu sono.

Jen la Idisto:
- Mi pensas...
BIP
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1583

- Kial oni metas la enbuŝaĵon al la ĉevalo?

- Por igi ĝin obeema.

- Ne.

- Kial do?

- Car ĝi mem ne povas meti ĝin al si.

Fonto: Rido Sanigas

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj

Ninĵo

Fonto

4.8889/5 (9 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj, Viroj

Solida Ŝtono

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Taksio

Fonto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Diligenta Esperantisto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Vifio

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj, Komputiloj, Lernejo, Stultaj ŝercoj