Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
Ebriulo kondukas aŭton el drinkejo kaj subite vidas veturpetantan morton.
Do li haltigas, malfermas fenestron kaj bonhumore demandas: "Do, kien, onklo?"
"Nur tien sub tiun monteton, en tiun akran kurbiĝon..."
Policano haltigas blondan kondukantinon kaj petas ŝian kondukpermesilon.
Ŝi demandas: "Kio estas tiu kondukpermesilo?"
"Ĝi estas la dokumento, en kiu vi havas vian foton."
La blondulino serĉas en la mansako kaj trovas speguleton. Ŝi rigardas sin en ĝi kaj pensas, ke ĝi povus esti tio.
Do ŝi donas ĝin al li, li rigardas sin en ĝi kaj indulge diras: "Vi tuj povus diri, ke vi ankaŭ apartenas al polico."
Kunveturantino nokte klarigas al ĵus enaŭtiĝinta petveturanto:
-Ne timu pro la nokto kaj malfacila vojo, mia edzo estas tre sperta stiranto, li povus senprobleme veturi sur ĉi tiu vojo eĉ dormante. Ĉu ne, Karlo? - Karlo? - KARLOOO!!!
Policisto al novŝoforino: „Tiel frakasi veturilon! Kion vi faris?“
„Mi deziris deflankiĝi en flankan straton.“
„Kaj ĉu estis tie iu baro?“
„Ne, tie estis neniu flanka strato.“
Sinjoro N. pruntis al sia edzino aŭton. Kiam ŝi longe ne revenis, li iris serĉi ŝin. Dumvoje li demandas najbaron. „Ĉu vi vidis mian edzinon?“
„Jes, apud la arbaro ŝi kolektas iun ferrubon.“