Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1586

La edzino, leginte en jurnalo la priskribon de virinrabo:

- Mi volus vidi ke iu kuraĝus forporti min!

La edzo: - Ha, eĉ mi volus .

Fonto: Rido Sanigas

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj

Ŝerco 1582

Rusa proverbo:

«Kiam virinoj babilas, ranoj povas silenti, ĉar ilin oni ne aŭdas».

Fonto: Rido Sanigas

1.5000/5 (8 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1577

Ne ĉiam virino havas lastan vorton, ĉu vere?

Ho, ne; kelkfoje ŝi parolas kun alia virino.

Fonto: Rido Sanigas

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1575

En salono.

Sinjorino parolas pri sia aĝo:

Ĉu ne estas vere - ŝi diras al sia edzo - ke mi havas apenaŭ tridek jarojn ? Vi scias tion.

Jes. Kiel mi ne povas tion scii ? Estas jam tiom da jaroj, ke vi diras al mi tion!

Fonto: Rido Sanigas

2.7500/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj

Ŝerco 1374

Kiam sur strato falas graveda virino, ĉiuj bedaŭras infaneton, nur ŝi ŝtrumpojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1375

En sukeraĵejon venis juna virino: „Kiu deserto havas malplej multe da kalorioj?“
Vendistino: „Ĉi tiu.“
„Do enpaku al mi dek pecojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1376

„Mi aĉetis al mi bonegajn ŝuojn.“
„Ĉu ili estas komfortaj?“
„Mi ne scias, mi ne sukcesis surmeti ilin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1377

Diras fraŭlino: „Ĉi matene mi sentis min tiel malbone, ke se mi ne estus veninta al frizistino, certe mi irus al kuracisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1364

„Kiel mi hodiaŭ, en la dua datreveno de nia konatiĝo, plej multe ĝojigus vin, karulo?“
„Per du horoj da silento.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1365

„Ĉu havas via edzino iun kroman okupon?“
„Jes, ŝi serĉas klaĉojn en la tuta ludomo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj