Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1340

„Kial vi disiĝis kun via nova amanto?“
„Mi petis lin diveni, kiom mi aĝas.“
„Kaj?“
„Li divenis tuj per unua provo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1341

„Dum libertempo mi interkonatiĝis kun bela kaj inteligenta knabino.“
„Kiun el ili vi elektis?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1342

Sur pordo de unu preĝejo de Parizo aperis surskribo:
„Se vi havas multe da pekoj, eniru.“
Post iom da tagoj aperis sub la unua surskribo plua, skribita per ruĵo:
„Se vi havas neniun, telefonu al numero 875487532.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1343

„Ĉu estas via edzino ŝparema?“
„De tempo al tempo jes. Hieraŭ ŝi havis sur torto por sia kvardeka naskiĝtago nur dudek ses kandelojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1344

Edzino: „Kial vi asertas al viaj amikoj, ke mi scipovas bone kuiri? Tio ne estas vero.“
„Sed tio estas unusola afero, kio estas je vi nevidebla.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1345

Patro laŭdas la filinon al ŝia amanto: „Atentu, kiel bele ŝi ludas fortepianon, kaj same bone ŝi kuiras.“
La amanto: „Ne gravas, mi povas manĝi en restoracio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1346

Suspiras iu virino: „Ĉiuj viroj estas nuraj delogantoj.“
„Ĉiuj eble ne?“
„Do tiuj ne estas viroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1325

„Kara Denisa, pro vi mi irus eĉ ĝis la fino de la mondo.“
„Do feliĉan vojaĝon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1326

Kuracisto: „Mi gratulas al vi, vi estas graveda.“
„Kaj de kiu, sinjoro doktoro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1327

„Vi virinoj eĉ ne scias, por kio vi dankas al bestoj.“
„Por kio?“
„Vi havas peltmantelon el kastoro, kolumon el vulpo, mansaketon el krokodilo, ŝuojn el serpento kaj fine tiun azenon, kiu ĉion pagas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj