Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1328

Junan, ekskluzivan virinon antaŭ edziniĝo kun tre riĉa kaj tre maljuna viro demandas ŝia amikino: „Ĉu vi deziras travivi kun li la tutan vivon?“
„Jes, sed nur lian.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1329

„Kiom da jaroj vi havas, fraŭlino?“
„Dudek kvin kaj kelkajn monatojn.“
„Kiom da monatoj?“
„Sesdek sep.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1330

„Patro, ĉi tie en la libro mi legas: Edzino plorsingultis, taŭzis siajn harojn, brustbatis sin, kaj fine svenis. Kion signifas tio?“
„Veršajne ŝi deziris de sia edzo je Krisnasko pelton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1331

Parolado apud tombo: „...la mortinto lasis junan tridekjaran vidvinon...“
Inter plorsingultoj aŭdiĝas: „Dudeknaŭjaran.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1332

Knabino invitas amikon: „Certe venu al ni posttagmeze. Ni havas novan hundon.“
„Ĉu ĝi mordas?“
„Ĝuste tion mi volas ekscii.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1333

„Sinjoro Zam, ĉu vi opinias, ke kisoj povas damaĝi?“
„Kompreneble! ...se ilin sekvas geedziĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1334

„Sinjorino Juna, vi estas unusola, kiu ne koleras pri ĉi-jaraj malvarmegaj frostoj.“
„Jes, ĉar nia frostujo difektiĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1321

„Paĉjo, kial mi ne povas daŭre stiri nian aŭton? Ja mi estas jam sufiĉe aĝa!“
„Vi jes, sed nia aŭto ne estas!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1322

„Ĉu vi aŭdis hieraŭ vespere la teruran bruon?“
„Ne.“
„Kaj kion vi faris?“
„Nenion, mia edzino ion rakontis al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1323

Virino en vendejo: „Mi bezonas iun donacon por mia edzo, sed ĝi estu malmultekosta kaj mi povu uzi ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj