Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1324

Inter amikoj: „Post kiom da tempo vi sukcesis silentigi la edzinon?“
„Mi ne scias, mi estas edziĝinta nur 10 jarojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Kalsoneto

La edzino furioze atakas edzon ĵus alvenintan hejme:
- Aĉa fiulo! Kiel aperas virina kalsoneto en via poŝo?
La edzo malvarme:
- Ĝin redonis la najbaro. Hieraŭ vi lasis ĝin ĉe li.
4.4286/5 (7 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Du statuoj kaj la anĝelo

En sentrafika angulo de granda parko estas du klasikaj statuoj, de nuda virino kaj nuda viro, unu kontraŭ la alia. Ili staras tie jam de jarcento.
Unu tagon el la ĉielo venas anĝelo kaj vivigas la statuojn. La geviroj kun miro deiras de siaj sokloj, kaj la anĝelo parolas al ili: "Ĉar hodiaŭ estas via centjariĝo, mi igis vin vivaj, tiel ke vi povu fari, pri kio vi revis dum la pasinta tempego. Sed rapidu, post 15 minutoj vi denove ŝtoniĝos."
La du uloj rigardas al si, ekridetas kaj ruĝiĝas. Rapide ili malaperas en arbusto, kiu poste skuetiĝas. Kiam ili revenas, plene kontentaj, la anĝelo diras al ili: "Ho karaj, pasis nur 7 minutoj, ĉu vi ne eble volas ankoraŭfoje?"
La duopo denove ekridetas, kaj la virino diras: "Bonege, do ĉi-foje vi tenu la kolombon, kaj sur ĝin fekos mi!"
4.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Ŝerco 407

Elinjo kaj Rudolfo
Kara Elinjo! Estu mia brilanta stelo!
- Kiel vi pensas tion, ho, Rudolfo?
- Aperu vespere, kaj matene malaperu!
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

KURACADO

Zorgema patro al la alveninta filino:
- Ne plaĉas al mi via nova amiko.
Li estas malsaĝa kaj tre malĝentila.
- Ne, paĉjo. Li estas ege saĝa. Li estos kuracisto. Li diris, ke li studos medicinon. Imagu, post ses semajnoj de nia amikiĝo li sukcesis liberigi min de tiu malagrabla malsano, kiu turmentis min ĉiumonate dum kelkaj tagoj.
4.0909/5 (11 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso, Virinoj

Seksuma organo

Jozefo solvas vortkrucenigmon kaj demandas sian amikon:
* Jozefo: Virina seksuma organo je 4 literoj. Kio ĝi estas?
* Mateo: Hmm. Ĉu tio estas vertikale aŭ horizontale?
* Jozefo: Horizontale.
* Mateo: Do tio estos "buŝo".
3.9000/5 (10 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Supozitorioj

Virino revenas post laboro hejmen al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"

Fonto

3.0000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Virinoj, Viroj

Stirkapablo

Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".

Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"

Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljunulino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni kvazaŭ flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturantaj ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"

La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."

Fonto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Fumado

- Sinjoro Kovaĉ - interesiĝas la kuracisto -, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?
- Kiam mi ekfumas -diras la paciento -, la edzino forlasas la hejmon.
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Virinoj, Viroj

Subpantalono kaj vizito

Geedza paro estas hejme kaj atendas viziton. La edzo daŭre kuradas en subpantalonoj kaj la edzino diras al li:
- Mi petas vin, vestiĝu tuj ĉar jam baldaŭ venos la vizito.
- Mi speciale estas nur en subpantalonoj por ke oni sciu kiel maldika mi estas ĉar vi ne kuiras por mi.
- Do bonvolu forpreni ankaŭ la subantalonon por ke oni sciu kial mi ne kuiras al vi.
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj, Viroj