Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.

Ŝerco 1345

Patro laŭdas la filinon al ŝia amanto: „Atentu, kiel bele ŝi ludas fortepianon, kaj same bone ŝi kuiras.“
La amanto: „Ne gravas, mi povas manĝi en restoracio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1346

Suspiras iu virino: „Ĉiuj viroj estas nuraj delogantoj.“
„Ĉiuj eble ne?“
„Do tiuj ne estas viroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1325

„Kara Denisa, pro vi mi irus eĉ ĝis la fino de la mondo.“
„Do feliĉan vojaĝon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1326

Kuracisto: „Mi gratulas al vi, vi estas graveda.“
„Kaj de kiu, sinjoro doktoro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1327

„Vi virinoj eĉ ne scias, por kio vi dankas al bestoj.“
„Por kio?“
„Vi havas peltmantelon el kastoro, kolumon el vulpo, mansaketon el krokodilo, ŝuojn el serpento kaj fine tiun azenon, kiu ĉion pagas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1328

Junan, ekskluzivan virinon antaŭ edziniĝo kun tre riĉa kaj tre maljuna viro demandas ŝia amikino: „Ĉu vi deziras travivi kun li la tutan vivon?“
„Jes, sed nur lian.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1329

„Kiom da jaroj vi havas, fraŭlino?“
„Dudek kvin kaj kelkajn monatojn.“
„Kiom da monatoj?“
„Sesdek sep.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1330

„Patro, ĉi tie en la libro mi legas: Edzino plorsingultis, taŭzis siajn harojn, brustbatis sin, kaj fine svenis. Kion signifas tio?“
„Veršajne ŝi deziris de sia edzo je Krisnasko pelton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1331

Parolado apud tombo: „...la mortinto lasis junan tridekjaran vidvinon...“
Inter plorsingultoj aŭdiĝas: „Dudeknaŭjaran.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1332

Knabino invitas amikon: „Certe venu al ni posttagmeze. Ni havas novan hundon.“
„Ĉu ĝi mordas?“
„Ĝuste tion mi volas ekscii.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj