Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.

Ŝerco 1363

„Fraŭlino, kial vi rigardas min tiel, kvazaŭ vi havus liberan loĝejon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1347

Diras junulo al amiko: „Hieraŭ mi estis invitita al familio de mia karulino. Nun mi jam scias, kial ĉiuj antaŭ tagmanĝo preĝas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1348

„Kiel plaĉas al via edzino en la nova loĝejo?“
„Unue ŝi ne povis kutimiĝi, sed nuntempe estas ĉio bone. Ŝi jam kverelis kun ĉiuj najbarinoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1349

Virinoj estas demonoj, kiuj tra pordego de paradizo lasas nin eniri en inferon.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1350

„Mia edzino scipovas pardoni,“ fanfaronas viro.
La alia: „Mia ankaŭ, sed estus bone, ke ŝi nur tiel ofte ne ripetu, kion ĉion ŝi pardonis al mi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1351

„Kial vi ne saltis por via edzino, kiam ŝi estis dronanta?“
„Mi ne sciis, ke ŝi dronas, ŝi kriis tute same kiel hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1352

„Ĉu vi ne plu deziras edziĝi kun tiu juna, bela instruistino?“
„Ne. Kiam mi venis malfrue al rendevuo, ŝi postulis de mi ekskuzilon subskribitan de gepatroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1353

„Mia edzino asertas, ke estas tre sanige manĝi nekuiritan legomon.“
„Nu jes, la mia ankaŭ ne ŝatas kuiri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1354

Gvidanto al turistoj: „Kaj se sinjorinoj ĉesus paroli, vi aŭdus, kiel fortege ĉi tie muĝas akvofaloj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1355

„Tute mi ne bedaŭras monon, kiun mi donis por sanigo de la edzino.“
„Ĉu ŝi saniĝis?“
„Ŝi ne revenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj