Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.

Ŝerco 1371

Kiam estas virinoj kune, ili klaĉas. Kiam estas viroj kune, ili informas sin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1372

Kiam sidas sur sofo viro, li regeneras sin. Kiam sidas sur sofo virino, ŝi malzorgas la mastrumaĵon.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1373

Inter du maljunaj virinoj: „Mi malamas tiujn arogantajn knabinojn. Ili estas tiel abomene junaj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1356

La plej bona edzino estas tiu, kiu estas al sia edzo fidela kaj ĉe tio ŝi estas al li agrabla kvazaŭ ŝi trompus lin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1357

„Ĉu vi konas iun, kiu kapablas fari el malnova ŝranko malgrandan ŝranketon por laboriloj?“
„Jes, mia edzino. Tiu kapablas noktomeze fari el geedza lito oratortableton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1358

Fraŭlino post iom da tempo de kantlernado:
„Ĉu mi jam povas kanti publike?“
„Jes, se tie kantos amaso da homoj samtempe, vi povas trankvile aliĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1359

Pli aĝa fraŭlino en kompanio: „Ĉu vi scias, kiom mi aĝas?“
Ĝentlemano: „Mi ne scias, sed vi kuraĝe toleras tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1360

„Kion faras via edzino?“
„Ŝi kantas.“
„Kaj via knabo?“
„Li ankaŭ kriegas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1361

Inter amikoj: „Mia edzino pasintsemajne jubileis kvardekan naskiĝtagon.“
„La mia festas la kvardekjariĝon jam la kvinan jaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1362

Edzino al la edzo: „Post kiam vi finos la kurson, ĉu vi skribos stenografie tiel rapide, kiel mi parolas?“
„Jes, sed ne tiel longe.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Virinoj