Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 135 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1406

Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1407

Inter amikinoj: „Tiu mia edzo estas tiel sentema, ke kiam en teatro oni prezentas ion malgajan, li ploras.“
„La mia ploras jam dum aĉeto de biletoj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1408

„Kie estas via edzo?“
„Li restis hejme kun sia kvarpieda amiko.“
„Ĉu vi havas hundon?“
„Ne, sofon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1409

Plendas pli aĝa sinjoro en trajno: „Tiu nuntempa junularo estas tute ne edukita.“
Alia sinjoro: „Kial vi plendas, ja lasis vin sidiĝi juna fraŭlino.“
„Jes, sed mia edzino ankoraŭ staras.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1410

„Kion vi pensas Jana, ĉu amas min Petro?“
„Certe ke li amas vin. Ja kial ĝuste vi devus esti escepto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1411

Inter amikinoj: „Tiu mia karulo havas en la kapo nur aŭton.“
„Estu kontenta. Almenaŭ vi havas malmultekostan garaĝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1412

Amikoj babiladas en trinkejo:
„Nu, kion vi faris dum via vojaĝo al Londono?“
„Mi tre bone amuziĝis. Imagu, ĉiuvespere nova knabino: Margareth, Cinthya,
Annelise, Robert ...“
„Robert ?!“
„Nu jes, Robert. Vi devus vidi, kia nebulego estas nokte en Londono!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1413

Modo estas justa. Iam ĝi faras klaŭnojn ankaŭ el viroj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1414

Viro levas la okulojn de gazeto: „Ĉu vi diris ion?“
„Jes, sed tio estis jam hieraŭ.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1415

Plendas en laborejo iu viro: „Tio estas terura: lunde por intermanĝo panon kun graso, marde por intermanĝo panon kun graso, markrede tion saman kaj hodiaŭ denove pano kun graso.“
„Kial vi ne riproĉas tion al edzino?“
„Tio ne helpus, mi preparas la intermanĝojn al mi mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Viroj