Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 135 tekstaj ŝercoj.

Senti sin virino

Aviadilo estas kraŝonta, la motoroj ne funkcias kaj la tragedio estas neevitebla. Subite unu pasaĝerino stariĝas de sia seĝo kaj ekkrias: Se ni devas morti, mi volas farti, ke mi estas virino!
Ŝi detiras sian ĉemizon kaj daŭrigas: Ĉu estas ĉi tie iu viro, kiu tuj sentigos min virino?
Unu viro prompte leviĝas, demetas sian ĉemizon kaj diras: Jen, gladu ĝin!

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Amindumado en kafejo

Viro sidanta en kafejo ekvidas belan junulinon, kiu tutsole eksidas kaj sendecide ĉirkaŭrigardas. Li do iras al ŝi kaj demandas:
-Ĉu mi rajtas inviti vin al trinkaĵo?
Sed ŝi per laŭta voĉo, kiu atentigas la aliajn gastojn, respondas:
-Kiel? Ĉu en vian hotelĉambron?
-Ne, pardonu, eble vi miskomprenis min, mi volis proponi al vi nur kafon, ĉi tie.
-(denove laŭte) Ĉu vere en vian hotelĉambron?!
Kun granda embarasiĝo kaj honto la viro reiras al sia sidloko. Post minuto tamen la junulino venas al li kaj klarigas afable:
-Mi petas vian pardonon, ke mi tiel embarasis vin. Mi estas studanto de sociologio, kaj tio estis eksperimento por ekscii, ĉu kaj kiel reagas la aliaj gastoj je tia ekkrio.
Tiam la viro por sekunda gapas kaj kun nekredemo vokas:
-Kiom? Ĉu vere 150 spesojn?!

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1565

- Edzo, edzino kaj du filinoj promenas jam de du horoj.

- Iu individuo sekvas ĉiujn iliajn paŝojn.

- La edzino demandas la edzon:

- Ĉu vi kredas, ke tiu sinjoro sekvas nin pro nia Johanino?

- Ho, ne!

- Do tio estus, ĉar al li plaĉas nia Julinjo.

- Tute ne.

- Kaj kiun vi kredas, ke li sekvas ?

- Min, kiu ŝuldas al li tricent eŭrojn.

Fonto: Rido Sanigas

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1427

„Hieraŭ ni kverelis kun edzino, sed mi diris al tio la lastan vorton!“
„Nekredeble, kaj kion vi diris?“
„Do aĉetu tion...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1428

Patro: „Kiam mi havis 20 jarojn, mi studis kaj ne kuradis post knabinoj!“
„Sed patro, tio estas alie...“
„Silentu! Kiu estas ĉi tie patro?!“
„Ambaŭ, patro, ambaŭ...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1429

„Kial vi volas edziĝi kun tiu virino? Ĉe ŝi vi devos ĉesi fumi, drinki...“
„Mi scias, sed se mi ne edziĝus kun ŝi, mi devus ĉesi manĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1430

En vendejo estas viro kun krianta bebo: „Alberto, trankviliĝu, ĉio estos bona, nur paciencon.“
Vendistino: „Tio estas bonege, ke vi parolas kun via fileto kiel kun plenkreskulo. Tiel elkreskos el li pacienca, egalanima homo.“
Viro: „Sinjorino, vi eraras. Mi estas Alberto!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1431

Kiam viro malfermas al virino pordon de aŭto?
1. Kiam li havas novan aŭton.
2. Kiam li havas novan virinon.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1432

Unue kreis Dio viron kaj poste li ricevis pli bonan ideon - krei ankaŭ virinon...

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1417

„Paĉjo, paĉjo, kie troviĝas la piramidoj?“
„Demandu al panjo, hejmon ŝi mastrumas!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj