Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 135 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1416

Filo al la patro: „Mi serĉas amaventurojn kaj belajn virinojn. Ne klopodu al mi malhelpi en tio, mi iros laŭ mia propra vojo!“
„Kiu malhelpus al vi en tio, prenu min kune!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1395

Diris iu sinjorino: „Mia edzo malamas du aferojn: malordon kaj ordofaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1396

„Patrino, kial oni diras, ke reĝo Salomono estis el ĉiuj la plej saĝa?“
„Ĉar li havis multe da edzinoj kaj tiuj konsiladis al li.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1397

Laŭdas sin iu viro inter amikoj: „Plej bone estas esti edziĝinta. Ĉio estas ordigita, kuirita, lavita, gladita...
„Kaj ĉu ĉion-ĉi faras via edzino?“
„Ne, mi mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1398

Edzo: „Viaj riproĉoj iras tra unu orelo internen kaj tra la dua eksteren.“
La edzino: „Ŝajne ja en via kapo ili ne povas je io teni sin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1399

Avino al la nepino: „Antaŭe viroj edziĝadis multe pli malfrue ol nun.“
La nepino: „Nuntempe ili edziĝas multe pli ofte.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1400

„Tiu Novák havas eminentan edzinon.“
„Kial?“
„Kelkfoje mi vidis, ke ŝi helpis al li lavi kuirejan vazaron, gladi tolaĵon...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1401

„Mi maljuniĝas.“
„Kial vi opinias tiel?“
„Antaŭe mi renkontis barojn per nazo, nunteme per ventro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1402

„Oni ne kredus, pro kio homoj iras al kuracistoj.“
„???“
„Novák iris antaŭtagmeze al kuracisto kaj revenis kun lavita veturilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1403

Inter najbarinoj: „Mi trovis jam multe da purigaj rimedoj por planko, sed plej bona estas edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj