Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 152 ŝercoj.

Ŝerco 1389

Plendas sinjoro Novák: „Estas terure, kiel homo ŝanĝiĝas dum jaroj. Iam, kiam mi logis koleginon, mi timis, ke ŝi rifuzos. Kaj nuntempe mi timas, ke ŝi povus jesi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1390

Novedzo: „Vespere mi ŝatas esti en familia medio.“
Malnova edzo: „Vi pravas. Ankaŭ al mi edzino vespere nenien permesas iri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1391

Viro fanfaronas inter amikoj: „Perfekte mi dresis la edzinon. Ĝuste je la dek dua devas esti tagmanĝo sur la tablo.“
„Kaj kiam vi malfruas?“
„Do mi estas sen tagmanĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1392

„Sinjoro Novák, vi estas modela homo. Vi donas al infanoj nur bonajn ekzemplojn.“
„Por malbonaj mi ne estas plu kapabla.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1393

„Kion vi havas sur la frunto?“
„Temposignon.“
„???“
„Hieraŭ mi ne venis ĝustatempe hejmen.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1394

Ideala viro estas galanta ankaŭ al sia propra edzino.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1378

„Mi aŭdis, ke Manjo konfesis al sia fianĉo ĉiujn siajn amaventurojn.“
„Tio estas fantasta kuraĝo!“
„Ĉu kuraĝo? Tio ne, sed kia fantasta memoro!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1379

Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“
„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“
„Kial?“
„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1380

Profetistino al kliento: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“
„Mia edzino, tiu miksiĝas en ĉion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1381

Galanta viro estas tiu, kiu neniam forgesas naskiĝtagojn de siaj amikinoj, sed ĉiam, kiomajn naskiĝtagojn ili havas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj