Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Vojaĝoj kaj turismo

En ĉi tiu kategorio estas 46 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1286

Vaganto esta homo, kiu nomiĝus turisto, se li havus monon.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1287

Koleras kanibalestro: „Kie estas tagmanĝo?“
Kuiristo: „Mi pardopetas, estro, mankas turistoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1288

Iras du kanibaloj tra arbaro. Unu demandas: „Ĉu vi vidis mian edzinon?“
„Ne.“
„Ne mensogu! Kaj kion vi maĉas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1289

Edzo telefonas al la edzino: „Mi invitis al tagmanĝo esplorvojaĝiston, kiu vivis longtempe inter kanibaloj.“
„Ĉu vi pensas, ke kokido gustos al li?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1290

Turisto al portisto: „Kiom da mono kostus forporto de miaj kofroj?“
„Tridek kronojn.“
„Tio estas tro multe.“
„Do lasu ilin ĉi tie kaj iu forportos ilin senpage.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1291

Turisto en trajna stacidomo en vilaĝaĉo senespere serĉas horaron.
„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo