Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Vojaĝoj kaj turismo

En ĉi tiu kategorio estas 46 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1316

Pasaĝero en trajno al konduktoro: „Tio estas terura, ni malfruas jam du horojn.“
Konduktoro: „Ne timu, via veturbileto validas tri tagojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1317

Konsilo al singardaj turistoj: „Se vi vojaĝas en neevolulitan landon, ne trinku akvon, en evoluita lando klopodu ne spiri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1318

Turisto demandas maljunan virinon pri plej mallonga vojo al burgo.
„Tra ĉi tiu arbaro, poste trans marĉon kaj vi estas antaŭ la burgo.“
Turisto: „Ĉu trans marĉon, ĉu tio ne estas danĝera?“
„Certe ne, juna sinjoro. Mi sendis trans ĝin jam kelkajn turistojn kaj neniu venis plendi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1319

Konduktoro en trajno al vojaĝanto: „Sinjoro, vi devas aĉeti rapidtrajnan alpagon.
„Do veturu malpli rapide, mi ne hastas tiom.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1320

Demandas esplorvojaĝisto en Afriko ĉe iu rivero indiĝenon: „Ĉu eblas ĉi tie bani sin? Ĉu kanibaloj ne atakos min?“
„Trankvile banu vin, kanibaloj tre timas krokodilojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1304

„Johano, ĉu vi scias, ke mia edzino jam ŝoforas?“
„Kaj ĉu ŝi ne timas?“
„Ŝi ne, sed tuta nia urbo jes.““

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1305

En tramo: „Pardonu, en kiu stacio mi devas elvagoniĝi, se mi deziras iri al Vodičkova strato?“
„Tio estas facila, unu stacion antaŭ mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1306

Turisto en Kaŭkazo demandas lokan loĝanton, kiom li aĝas.
Respondo: „120 jarojn.“
„Ĉu 120 jarojn? Certe dum tiu tempo vi vidis grandan parton de la mondo.“
„Ne. Mi havas tre severan patron kaj tiu forlasas min nenien.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1307

„Se vi donos al mi monon por libertempo ĉe maro, mi pensos tie nur kaj nur pri vi.“
„Kaj ĉu vi ne povus pensi nur kaj nur pri tiu maro hejme?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1308

Dum veturo al lago: „Ĉu vi ne opinias, ke ni vojeraris?“
„Ne, kial?“
„Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun kuŝantan hundon ni trafis jam antaŭ unu horo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo