Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Vojaĝoj kaj turismo

En ĉi tiu kategorio estas 46 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1295

Rapidanta turisto renkontas paŝtiston kaj demandas lin: „Ĉu mi trafos aŭtobuson en la urbon je la sepa?“
Paŝtisto: „Certe, kaj se vi renkontos mian virbovon, vi trafos tiun je la 6:30.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1296

En Hamburgo demandas turisto mariston:
„Kie mi povus havigi al mi ion por drinki kaj iun virinon?“
La maristo: „Ĉu vi vidas tie tiun preĝejon? Do tie ne, sed ĉie aliloke jes.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1297

Oni demandas vaganton: „Sur kio vi dormas en kabano?“
„Sur tablo.“
„Ĉu ne premas vin tio?“
„Ne, ĝi estas el mola ligno.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1298

Laŭdas sinjorino Nováková: „Ĉi-jara libertempo ĉe la maro estis belega. Estis tie du virinoj, kiuj pezis pli multe ol mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1299

„Via pasporto estas falsa. Sur la foto estas senhara viro, kaj vi havas harojn.“
„Pasporto ne, nur haroj estas falsaj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1300

Nia turisto staras antaŭ roma Koloseo kaj cerbumas: „Mi ĉiam diras, kiu ne havas sufiĉe da mono, ne komencu konstrui.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1301

„Fraŭlino, se vi irus kun mi al la kabano, mi povus proponi al vi mian specialaĵon.“
„Kian?“
„Vodko kun sofo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1302

Grupeto da vagantoj vespermanĝis fungojn. Post tempeto demandas unu el ili: „Amikoj, ĉu vi estas certaj, ke ĉiuj-ĉi fungoj estas manĝeblaj?“
Plua trankviligas lin: „Tion ni ekkonos pli poste, kaj finfine, ni ĉiuj ja ne havos lokon en la tendo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1303

Esplorvojaĝisto rakontas pri sia restado inter kanibaloj. Unu el aŭskultantinoj: „Vi estis do konstante per unu piedo en tombo.“
„En tombo ne, sed en poto jes.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1285

Ŝoforanta virino vidas sur kolonoj ĉe ŝoseo elektromuntistojn kaj diras malŝate al sia edzo: „Malkuraĝuloj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo