Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Vojaĝoj kaj turismo

En ĉi tiu kategorio estas 46 ŝercoj.

Ŝerco 1309

En vojaĝ-oficejo: „Ekskurso estas plene okupita, sed mi povas vicigi vin kiel anstataŭanton.“
„Kaj kiel grandan esperon mi havas?“
„Grandan. Kiam ni anoncos prezojn, duono de interesiĝantoj nuligos sian mendon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1310

„Per tiu ĉi aŭtobuso mi veturas jam dek jarojn.“
„Ĉu vere? Kaj kie vi enaŭtobusiĝis?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1311

Post libertempo: „Imagu, mi estis en montarhotelo, kie ĉambro kostas 1800 kronojn!“
„Kaj kiel longe vi estis tie?“
„Proksimume kvin minutojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1312

Pordisto vekas gaston en hotelo: „Ĉu vi deziris frumatene veturi en Pragon?“
„Jes.“
„Do trankvile dormu. La trajno jam forveturis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1313

„En trajno rigardis min konduktoro, kvazaŭ mi ne havus veturbileton.“
„Kaj vi?“
„Mi rigardis lin, kvazaŭ mi havus ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1314

Turisto: „Kie eblas bani sin?“
„Iru daŭre ĉi-direkte ĝis al la ponto kaj poste dekstren aŭ maldekstren.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1315

En stacidomo: „Rapidtrajno al Brno veturas post dek minutoj. Sed preferu veturi per persona trajno, kiu alveturos post tri horoj.“
„Kial?“
„Tiu rapidtrajno ne haltas ĉi tie.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1292

Revizoro postulas en kupeo de pasaĝero veturbileton, sed tiu oponas: „Kiun veturbileton? Laŭ la horaro mi jam delonge estas hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1293

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis glacimontoj.“
Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la glacimontoj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1294

Ŝi sendis de libertempo telegramon: „Daŭre pluvas, mi ne povas eĉ eliri el hotelo.“
Respondo: „Tuj revenu! Ĉi tie pluvas pli malmultekoste.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo