Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Pri la retejo

Ridejo estas retejo por ŝercoj kaj humuraj bildoj en Esperanto kreita de E@I (Edukado@Interreto), organizo, kiu promocias interkulturan komunikadon kaj lingvolernadon helpe de Interreto kaj Esperanto.

Aŭtoraj rajtoj

Aŭtoroj de tekstoj kaj bildoj en la retejo Ridejo konservas por si kelkajn siajn aŭtorajn rajtojn, sed cedas pri kelkaj aliaj. Tekstoj kaj bildoj de la retejo Ridejo estas libere disponeblaj laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC BY-SA. Tio baze signifas, ke ĉiu ajn rajtas libere, senpage kaj sen anticipa peto elŝuti, republikigi, modifi kaj publikigi modifitajn materialojn de la retejo, eĉ komercocele, sed nur kondiĉe de plena citado de la fonto (vidu sube) kaj uzo de la sama permesilo.

Por bildoj apartenantaj al grafika fasono de la retejo validas kondiĉoj de eksteraj aŭtorrajto-posedantoj.

Pri citado de Ridejo

Se vi utiligas kaj republikigas ŝercojn aŭ bildojn, bonvolu uzi plenan citadon laŭ http://wiki.creativecommons.org/Best_practices_for_attribution.

Kiel fonton menciu ridejo.ikso.net. Se vi republikigas la materialon en cifereca, precipe reta, formo, bonvolu doni plenan ligilon al konkreta ŝerco.

Por posedantoj de aŭtoraj rajtoj

Se vi estas posedanto de aŭtorrajte protektata verko kaj opinias, ke viaj aŭtoraj rajtoj estas rompitaj en la retejo Ridejo, bonvolu kontakti nin.